La morgaŭon li iras en la oficejon de la direktoro.
- Sinjoro, min trafis la perdo de mia filo, kiu mortis hodiaŭ frumatene kaj li estis mia sola filo. Ha... hm...
- Ve! mi kondolencas. Sed ne ploru, vi ricevos helpon de 1,000 ŝ.

- Jen, la oficejo donas al vi helpon de 1,000 ŝ. por la elspezoj de la funebro. Transdonu mian kondolencon al la patrino de via infano.
- Dankon, Sinjoro.